paulogeyer - demando
Aug. 3rd, 2007
03:06 pm - demando
nuntempe mi vidas ke la nombro de angla-parolantoj kiuj lernas esperanto kreskas pli kaj pli.
kial?
ili parolas lingvon parolatan tutmondan, kaj nun mi interŝanĝas retleterojn kun briaj kaj usonaj personoj. tio amuzigas min.
mi scias la anglan ankaŭ.
ne sufiĉe, mi havas kelkajn geamikojn kiuj penas por lerni la anglan, pro profesiaj aferoj, ili ne lernas esperanton por dediĉi sin al la angla lernado.
nenio kontraŭ la angla kulturo, fakte mi ege admiras ĝin, tial mi bone iom regas la anglan hodiaŭ, ankaŭ ĉar mi estas programisto, kaj la dokumentaro estas ĉefe angla. mi rimarkis ke la anglanoj multe laboras kaj studas, la angla vikipedio estas la plejgranda el ĉiuj ekzemple. preskaŭ tute la monda informaĵo disponeblas angle.
mi volas ŝanĝi tion, ĉar multaj amikoj miaj ne regas la anglan, do ili simple ne povas legi tiajn informaĵojn, mia eks-amatino ne regis la anglan ekzemple, sed ŝi ankaŭ ne lernis esperanton bedaŭrinde. mi povis fari nenion por ŝi... kiel konvinki aliajn por lerni esperanton? tiu estas alia demando mia.
mi pensas ke la plejbona maniero por instigi aliajn por lerni esperanton estas kreii informaĵojn, verkojn, ktp. do ili havos kion fari kiam li lernos esperanton. bedaŭrinde mi (el la tria mondo) ne povas dediĉi min multe por tio, ĉar mi bezonas ankaŭ dediĉi min por akiri monon :P
sed mi ĉiam skribas por vikipedio kiam mi povas, kaj mi ĉiam skribos. ĝi estas grava projekto por esperanto!