?

Log in

paulogeyer

Aug. 3rd, 2007

03:06 pm - demando

nuntempe mi vidas ke la nombro de angla-parolantoj kiuj lernas esperanto kreskas pli kaj pli.

kial?
ili parolas lingvon parolatan tutmondan, kaj nun mi interŝanĝas retleterojn kun briaj kaj usonaj personoj. tio amuzigas min.

mi scias la anglan ankaŭ.

ne sufiĉe, mi havas kelkajn geamikojn kiuj penas por lerni la anglan, pro profesiaj aferoj, ili ne lernas esperanton por dediĉi sin al la angla lernado.

nenio kontraŭ la angla kulturo, fakte mi ege admiras ĝin, tial mi bone iom regas la anglan hodiaŭ, ankaŭ ĉar mi estas programisto, kaj la dokumentaro estas ĉefe angla. mi rimarkis ke la anglanoj multe laboras kaj studas, la angla vikipedio estas la plejgranda el ĉiuj ekzemple. preskaŭ tute la monda informaĵo disponeblas angle.

mi volas ŝanĝi tion, ĉar multaj amikoj miaj ne regas la anglan, do ili simple ne povas legi tiajn informaĵojn, mia eks-amatino ne regis la anglan ekzemple, sed ŝi ankaŭ ne lernis esperanton bedaŭrinde. mi povis fari nenion por ŝi... kiel konvinki aliajn por lerni esperanton? tiu estas alia demando mia.

mi pensas ke la plejbona maniero por instigi aliajn por lerni esperanton estas kreii informaĵojn, verkojn, ktp. do ili havos kion fari kiam li lernos esperanton. bedaŭrinde mi (el la tria mondo) ne povas dediĉi min multe por tio, ĉar mi bezonas ankaŭ dediĉi min por akiri monon :P

sed mi ĉiam skribas por vikipedio kiam mi povas, kaj mi ĉiam skribos. ĝi estas grava projekto por esperanto!

Jul. 27th, 2007

12:35 am - oj oj oj!

oj oj oj!
ĉu iu vivas?

Apr. 16th, 2007

09:45 pm - resal' post granda kvanto da tempo.

saluton al cxiuj, mi revenis
nun mi laboras denove, cxe la retejo http://www.empreendedor.com.br/

mi estis cxe la FISL ankaux, la internacia forumo pri libera softvaro, tre bone, mi konis Maddog, kaj kelkajn aliajn gravajn personojn el libera softvara mondo.

ho, kaj mi nun kursas francan kurson, kaj virtualan kurson pri analizado kaj kreado de (komputikaj) sistemoj cxe http://www.educon.com.br/ ...

mi ne scias kion plu diri, mi nur volis skribi esperante =)

Jan. 24th, 2007

05:06 pm - Imperiestro Norton I

ĉu vi iam aŭskultis pri Norton I?
eble ne, sed li havas nekredeblan historion, li proklamis sin kiel "Imperiestro de Usono", kaj iel sukcesis :-Q

mi ĵus skribis artikolon pri li ĉe la vikipedio, vi povas vidi ĝin ĉi tie.

"Ĉiuj komprenas Mickey Mouse. Kelkaj komprenas Hermann Hesse. Malfacile iu komprenas Albert Einstein. Kaj neniu komprenas Imperiestro Norton." --Malaclypse la plejuna.

Jan. 23rd, 2007

06:56 am

Resal

Bone... ĉi tiu estas mia dua, aŭ tria esperanta taglibro, mi ne scias certe - miaj amikoj malamas kiam mi skribas esperante, do miaj taglibroj neniam havis longan vivon.

Ĉi tiu estos sekreta por ili!

Argentin-rusa knabino aldonis min kiel sia amiko, saluton koben, mi komprenas nenion el via taglibro! ;)

Jan. 19th, 2007

09:07 am - unua teksto

saluton, ĉi tiu estas mia unua teksto.
blah :P